Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 402 (2015-02-14)
[ret-info] Juna Amiko - 40 jaroj - ĉiuj numeroj en la reto!

"Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.

Lige al la 40-jara jubileo de "Juna Amiko", kadre de la komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ilin en la interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.

La adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/

Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrasto.

Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marĉek.

- Ĉefaj informoj pri "Juna Amiko"": http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo

- Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko

László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S. http://www.eventoj.hu

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026